VIGILO DE VENUS
Fragmentoj

Morgaŭ amu, ne aminte; morgaŭ amu, aminte jam!
Jen printempo, tempo kanti! En printemp' naskiĝis mond',
en printemp' konkordas koroj, en printempo nuptas bird',
kaj la bosko jam disvolvas harojn per la nupta pluv'.
Morgaŭ la Amligantino inter ombroj de arbar'
plektos jam florantajn laŭbojn el la vergoj de la mirt',
morgaŭ sian leĝon Venus diros de l' sublima tron'.

Morgaŭ amu, ne aminte; morgaŭ amu, aminte jam!

Tiatempe el ĉiela sango kaj el ŝaŭmoglob'
inter la popolo blua kaj ĉevaloj de la mar'
kreis akvoj la ondantan Venus el la nupta ond'.

Morgaŭ amu, ne aminte; morgaŭ amu, aminte jam!

Nun ŝi mem komandas nimfojn iri al la mirta bosk',
lia filo akompanas ilin, sed ĉu kredi do,
ke Amoro libertempas, se ne mankas al li sag'?
Iru, nimfoj, ark' ripozas, libertempas nun Amor',
al li estas ordonite, iri nuda, sen armil',
vundi vin nek per la arko, nek per sago, nek per torĉ'.
Tamen, nimfoj, gardu vin, ĉar bela estas ja Amor',
kaj armita estas tute, eĉ se nuda, tiu bub'.

Morgaŭ amu, ne aminte; morgaŭ amu, aminte jam!

La diin' ordonis, ke el floroj staru ŝia tron',
kie ŝi mem legodonos, kun Gracioj ĉirkaŭ si.
Hybla, apertu ĉiujn florojn, kiom donis la sezon',
Hybla, robu vin floroj, kiom sur la Etna flank',
Tie estos nimfoj kampaj kaj la nimfoj de l' arbar',
tie, kiom loĝas ĉie, monte, boske kaj ĉe font',
ĉiujn birdojn la patrino sendis sidi ĉe la fil',
kaj ordonis: ja ne kredu, eĉ se nuda, al Amor'.

Morgaŭ amu, ne aminte; morgaŭ amu, aminte-jam!

Morgaŭ estis, ke unue ligis nuptojn la Eter',
kaj ke l' jaron kreis Patro per la primavera pluv',
nupta ondo fluis en la mutan sinon de l' edzin',
por ke ĝerm' de ĉiuj estoj kresku plu je granda korp'.

Morgaŭ amu, ne aminte; morgaŭ amu, aminte jam!

De volupt' fekundas kampoj kaj Venuson sentas nun,
oni diras, ke Amoro mem naskiĝis en kampar'.
Vidu, tie sub genistoj jam la taŭroj sternis sin,
tute certoj pri l' firmeco de la nupta federiĝ'.
Sub la ombroj kun virŝafo paŝtas sin la bea greg',
laŭ ordon' de Venus kantas senripoza birda ĥor',
raŭka vok' de parolemaj cignoj eĥas sur la lag',
kaj el sub la popla ombro ĝin respondas Filomer,
ŝajnas diri emocion aman la muzika gorĝ',
ne lamenti pri l* fratino pro l* barbara amperfort'.
Kantas ŝi, mi mutas. Kiam venos mia primaver'?
Kiam do mi jam silenti ĉesos kiel la hirund'?
Mi per muto perdis Muzon, Febo ne rigardas min,
tiel ja Amyclas sin mem pereigis per silent'.

Morgaŭ amu, ne aminte; morgaŭ amu, aminte jam!